La Greka Olimpika Komitato anoncis en la 23-a de marto,
ke la ceremonio por bruligi la flamon de la Pekinaj Olimpikoj okazos
en la ruino de la antikva Olimpio antaŭtempe je la 11-a horo de
la 24-a de marto (laŭ la loka tempo), ĉar loka meteostacio prognozis,
ke eble pluvos tagmeze en tiu ĉi tago.
La
23-an de marto grekaj sacerdotinoj provludis por la lasta fojo kolekti
fajron en la ruino de la antikva Olimpio. La de ili nove kolektita
fajro anstataŭis fajron kolektitan en la unua provludado, kaj estas
rezervita en la Olimpika Kolegio kiel vicfajro de tiu, kiu estos
oficiale kolektita en la 24-a.
|