Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Monda Meteologia Tago

La 23-a de marto estas Monda Meteologia Tago kun la temo "Observu nian planedon, kune kreu belan estontecon". Zheng Guoguang, estro de la Meteologia Administracio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio jam establis observan sistemon kovrantan la tutan terglobon kaj disvolvas avangardan observan teknikon. Nuntempe Ĉinio plirapidigas konstruadon de metea monitorado kaj katastrofo-alarman programon por altigi la sintezan observan povon kaj katastrofo-reduktan kapablon.