Nun la Praktika Supera Teknologia Kolegio de Pekino
kaj Kolegio Media de Universitato Bornemouth de Britio kunlaboras
en projekto de tridimensia diĝita registro de pekin-opero.
La projekto investita de la ĉina registaro aplikos
progresintan movbildan teknologion por starigi tridimensian diĝitan
arkivon de mil tradiciaj figuroj en pekin-opero en tri jaroj por
konservi kaj heredigi la gravan kulturan heredaĵon de Ĉinio. Famaj
aktoroj de pekin-opero ludos la rolojn.
|