La 23-an de marto okazis en Pekino la 9-a Forumo de
la Ĉina Disvolviĝo. Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato
de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio
de Ĉinio kaj vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ĉeestis
la inaŭguron kaj faris paroladon.
Li Keqiang emfazis, ke Ĉinio persistas en reformado
kaj pordo-malfermo, kaj penas por plibonigi la popolan vivon. Li
diris, ke nun Ĉinio estas en ŝlosila periodo por akceli modernigon,
ĝis 2020 la bonhava socio estos finkonstruita, kaj tio favoros pli
ol miliardon da popolanoj, nome la nivelo kaj kvalito de la popola
vivo altiĝos en ĉiuj flankoj.
La temo de tiu ĉi forumo estas "Ĉinio al 2020:
Disvolviĝaj Celoj kaj Politika Elekto". La inaŭguron ĉeestis
en- kaj eksterlandaj specialistoj, entreprenistoj, ŝtatoficistoj
kaj reprezentantoj de internaciaj organizoj.
De 2000, la Disvolviĝa Esplora Centro de la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio sinsekve okazigis la jarkunvenon de la "Forumo de
la Ĉina Disvolviĝo" por diskuti gravajn problemojn pri reformado
kaj disvolviĝo de Ĉinio kun famaj entreprenistoj, specialistoj,
reprezentantoj de internaciaj organizoj kaj ĉinaj ŝtatoficistoj.
|