Antaŭ nelonge la Akademio de Sociaj Sciencoj de Ĉinio
publikigis la Verdan Libron pri medio de 2008 sub la titolo "Krizo
kaj Turniĝo de la Ĉina Medio (2008)". La libro montras, ke
en la jaro 2007 Ĉinio akiris primaran efikon en fuelo-ŝparado kaj
reduktado de poluo-ellaso, kaj aperis grava turno-punkto en tiuj
kampoj.
2007 estis ŝlosila jaro de Ĉinio por ŝanĝi la pasivan
situacion en fuelo-ŝparado kaj reduktado de poluo-ellaso. La ĉina
registaro ellaboris serion da politikoj kaj alprenis rimedojn por
pliintensigi plenumadon de leĝoj kaj konstruadon de koncernaj sistemoj.
En decembro de 2007 la Ŝtata Komisiono por Disvolvo
kaj Reformado de Ĉinio informis, ke en la antaŭaj tri trimestroj,
la fuelo-konsumo de la unita totala enlanda produkto-valoro malleviĝis
je 3% kompare kun tiu en la antaŭlasta jaro kaj la ellasa kvanto
de sulfura dioksido unuafoje malkreskis en la lastaj jaroj.
|