Lastatempe komenciĝis la programo de modela marborda
arbaro kunlabore de Ĉinio kaj Japanio en Qinzhou, Guangxi-a Ĝŭang-nacia
Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio. Dum la startiga ceremonio ŝtatoficistoj
de Ĉinio kaj Japanio diris, ke en tiu programo ambaŭ landoj subtenas
unu la alian, kune fortigas forstumadon kaj protektadon de arbaroj
kaj kune protektas la ekologian staton de Beibu-golfo ĉe Qinzhou.
Por
tiu programo oni investos sume 2.575 milionojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj
= 1 usona dolaro) por konstrui 54.7 hektarojn da modela marborda
arabaro kun alta nivelo kaj samtempe konstrui kontraŭondan reton
4432 metrojn longan. La du flankoj interkonsentis, ke la Interkomunika
Fonduso de Japanio kaj Ĉinio por Verdigo ĉiujare helpos per 10 milionoj
da enoj (100 enoj = 1 usona dolaro) tiun programon en la venontaj
3 jaroj.
|