Kun komenciĝo de la torĉa stafetado, la Pekinaj Olimpikoj
malfermas sian kurtenon, kaj samtempe evidentiĝas granda komerca
valoro de la Olimpikoj.
Jam 63 entreprenoj estas konfirmitaj kiel sponsoroj
de la Olimpikoj. Heiberg, prezidanto de Merkatada Komisiono de la
Internacia Olimpika Komitato (IOK), antaŭvidas, ke laŭ la nombro
kaj liverita sumo de sponsoroj, la Pekinaj Olimpikoj estos unu el
la plej sukcesaj, eĉ se ĝi ne estos la plej profita.
Multaj sponsoroj akiris grandan disvolvan spacon utiligante
la Pekinajn Olimpikojn. Michael Payne, eksdirektoro de merkatado
de IOK, opiniis, ke tio estas neevitebla rezulto, ĉar la ĉina ekonomio
troviĝas en la periodo de rapida kresko kaj Olimpikoj unuafoje okazos
en Ĉinio.
|