Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Raportista grupo iris al Tibeto por enketi pri la perforta evento en Lhasa

La 26-an de marto raportista grupo konsistanta el en- kaj eksterlandaj raportistoj kaj organizita de la Informa Oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio iris al Tibeto por enketi pri la perforta evento okazinta la 14-an de marto en Lhasa.

La raportista grupo, konsistanta el 19 vehikloj de Usono, Britio, Rusio, Japanio, Singapuro, Koreio, Kataro, Hongkong, Taiwan kaj ĉeftero de Ĉinio, enketos pri la evento por 3 tagoj en Lhasa.

La 14-an de marto okazis en Lhasa perfortaĵoj de batado, detruado, rabado kaj bruligado faritaj de fiuloj. Statistiko de koncerna departemento de Tibeto informis, ke en la perforta evento 18 senkulpaj civitanoj estis mortigitaj, 382 -- vunditaj, kaj 58 el ili serioze vunditaj. Krome, unu policano estis mortigita, 241 -- vunditaj, kaj 23 el tiuj serioze vunditaj.