Tsering Puntsok studas la tibetan kulturon pli ol 20
jarojn. Li diris lastatempe, ke la tibeta kulturo multe progresas
en heredado kaj protektado.
Li diris ankaŭ, ke la kliko de Dalai-lamao propagandas
en la Okcidento la mensogon de "pereo de la tibeta kulturo"
por akiri simpation kaj subtenon de iuj okcidentanoj, sed estas
vaste atentata la fakto, ke en la lastaj dekoj da jaroj la ĉina
registaro multe klopodis por protekti la tibetan kulturon, kaj akiris
rimarkindajn atingojn.
|