Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio kaj Japanio okazigos la 8-an interkonsiliĝon pri la defenda sekureco

Dum la 7-a interkonsiliĝo de Ĉinio kaj Japanio pri la defenda sekureco

Invitite de la Ministerio de la Nacia Defendo de Ĉinio, japana nacidefenda vicministro Kohei Masuda kaj lia sekvantaro venos al Ĉinio por partopreni en la 8-a interkonsiliĝo de Ĉinio kaj Japanio pri la defenda sekureco en la 30-a kaj 31-a de marto. Ma Xiaotian, vicestro de la ĉefstabo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, kaj Kohei Masuda prezidos la interkonsiliĝon. La du flankoj interŝanĝos opiniojn pri la defendaj rilatoj de la du landoj, pri la situacio de la regiona sekureco kaj pri aliaj problemoj atentataj de la du landoj.

La interkonsiliĝo pri la defenda sekureco komenciĝis de 1997, kaj la du flankoj prezidis ĝin laŭvice. Ĝis nun tiu interkonsiliĝo okazis 7 fojojn, kaj tio jam fariĝis grava platformo por fortigi interkomunikadon pri la defendaj aferoj kaj akceli reciprokan konfidon de la sekureco de la defendaj aferoj.