 Por
pli bone altigi aktivecon de la kamparanoj, la ĉina registaro plifortigos
subtenon al la agrikultura kaj grena produktado.
La 26-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis
en Pekino kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio por esplori
subtenon al la agrikultura produktado. La kunveno decidis tuj alpreni
serion da sintezaj metodoj inkluzive de altigo de minimuma gren-aĉeta
prezo por plifortigi subtenon al la agrikultura kaj grena produktado.
En la lastaj jaroj, akcelate de politikoj favoraj al
la kamparanoj, altiĝas kvanto kaj efikeco de la ĉina grena produktado.
Cetere, daŭre rapide kreskas enspezo de la kamparanoj.
|