La 28-an kaj 29-an de marto, diplomatoj el 15 landoj
al Ĉinio vizitis Lhasa por surloka enketado pri la serioza perforta
evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado okazinta la 14-an
de marto. Ili rigardis butikojn kaj lernejojn damaĝitajn dum la
evento, vunditajn soldatojn, policanojn, kuracistojn kaj senkulpajn
popolanojn, kunsidis kun diversrondaj personoj de Tibeto, inkluzive
de Qiangba Puncog, prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, lamaoj
de la templo Jokhang, reprezentantoj el la religia kaj akademia
kampoj, kaj popolanoj de han-nacio kaj tibetanoj perdintaj havaĵojn
dum la perforta evento.
Post
la kunsido, slovena diplomato Bernard Srajner diris, ke li estas
kontenta pri la konigo de Qiangba Puncog, kaj opinias, ke Qiangba
Puncog ne evitis problemojn kaj konigis multajn realajn faktojn
pri la perforta evento, kaj preskaŭ ĉiuj liaj duboj estis solvitaj.
Li propraokule vidis, ke Lhasa estas jam en normala situacio.
Plejparto de la diplomatoj diris, ke ili pli multe
konis la veran realon kaj karakteron de la perforta evento, kaj
iuj diplomatoj montris komprenon kaj subtenon al la rimedoj alprenitaj
de la ĉina registaro.
Tio estas unua fojo por diplomata grupo viziti Lhasa
post la perforta evento okazinta en la 14-a de marto. La 15 diplomatoj
venis el Brazilo, Japanio, Kanado, EU, Britio, Germanio, Francio,
Italio, Hispanio, Slovenio, Singapuro, Tanzanio, Aŭstralio, Rusio
kaj Usono.
|