La 29-an de marto okazis en Pekino la 3-a Simpozio
"Ĉina Sonĝo kaj Harmonia Mondo", 2008. Preskaŭ 200 delegitoj
de diversaj flankoj faris interŝanĝon kaj diskutadon pri verdaj
Olimpikoj, ĉina sonĝo, 30 jaroj de la reformado kaj pordo-malfermo
de Ĉinio.
Ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Zhang Yesui montris,
ke antaŭenpuŝo de konstruado de la harmonia mondo estas longa kaj
komplika procezo. Ĉinio, kiel iniciatinto kaj praktikanto de la
harmonia mondo, certe faros sian kontribuon por konstrui la harmonian
mondon.
He Zhenliang, komitatano de la Internacia Olimpika Komitato,
diris, ke post bruligo de la olimpika torĉo komenciĝis la procezo
de realiĝo de la olimpika sonĝo de Ĉinio. Ĉiuj rimarkis, ke dum
bruligo kaj transdonado de la torĉo okazis iuj malhelpoj. Li diris
ankaŭ, ke Olimpikoj estas festivaloj de la tutmondaj popoloj, sed
iuj homoj ne volas vidi sukceson de la festivaloj.
Serge Abou, estro de la delegacio de EU en Ĉinio, esprimis
en la simpozio, ke la disvolviĝo de Ĉinio ne estas minaco al Eŭropo,
sed ŝanco. La rilatoj inter Ĉinio kaj EU ne devas fariĝi "ostaĝo"
de iuj aferoj.
|