Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Pli ol 800 mil homoj sin anoncis por volontuloj por Pekinaj Olimpikoj kaj Handikapulaj Olimpikoj

La 8-an de januaro Liu Jian, direktoro de volontula departemento de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, malkaŝis en Pekino, ke pli ol 800 mil homoj sin anoncis por volontuloj por la Pekinaj Olimpikoj kaj Handikapulaj Olimpikoj. Tamen ankoraŭ mankas volontuloj scipovantaj nevaste uzatajn lingvojn.

Liu Jian diris, ke la volontula programo de la Pekinaj Olimpikoj gajnis grandan subtenon. La nombro de anoncintoj por volontuloj rekordis en la historio de Olimpikoj. Pekino liveros perfektan servadon en diversaj lingvoj. Nun jam pretiĝis volontula servo en 55 lingvoj, tamen ne estas sufiĉaj la volontuloj de nevaste uzataj lingvoj. Tiu problemo aperis ankaŭ en aliaj kunorganizantaj urboj de Ĉinio.