Matene de la 31-a de marto okazis sur Tian'anmen-placo
de Pekino la ceremonio por bonvenigi la flamon de la Pekinaj Olimpikoj
kaj startigi stafetadon de ĝia torĉo.
Ĉina prezidanto Hu Jintao bruligis fajrokaldronon per
torĉo, kaj poste transdonis la torĉon al Liu Xiang, fama ĉina atleto,
kaj proklamis starton de la torĉa stafetado.
Ĉina
vicprezidanto Xi Jinping faris paroladon. La ceremonion ĉeestis
ankaŭ Zhou Yongkang, sekretario de la Politika kaj Leĝa Komisiono
de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Hein
Verbruggen, prezidanto de la Kunaranĝa Komisiono de la Internacia
Olimpika Komitato pri la Pekinaj Olimpikoj.
Post la ceremonio la flamo estas konservita. Laŭ plano
la 1-an de aprilo la torĉo estos portita al Almaty, urbo de Kazaĥio,
la unua haltejo de la stafetado. En la 130 tagoj antaŭ inaŭguro
de la Pekinaj Olimpikoj la torĉo trapasos kvin kontinentojn kaj
atingos 134 ĉinajn kaj alilandajn urbojn, provincojn kaj regionojn.
|