La 30-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la printempa
konferenco de la Internacia Gazetara Telekomunika Konsilio. Tio
estas por Ĉinio la unuafoja gastigo de la konferenco.
La konferencon ĉeestas respondeculoj kaj specialistoj
el 33 gazetaraj institucioj kaj esplorfakoj de 18 landoj. Ili diskutas
pri novaj teknologioj kaj normoj de komunikado kaj faras interŝanĝon
kun koncernaj fakoj de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj
rilate al preparado de la ĉi-jaraj Olimpikoj kaj ekipaĵoj de la
sporthaloj kaj stadionoj.
|