Lastatempe okazis en Pekino la gazetara konferenco
pri la 19-a Harbin-a Internacia Foiro de Komerca kaj Ekonomia Kunlaboro.
Sun Yao, vicprovincestro de Heilongjiang, diris en la konferenco,
ke la foiro okazos la 15-19-an de junio en Harbin, nordorienta Ĉinio.
La foiro celas revigligi la malnovan industrian bazon
en nordorienta Ĉinio, antaŭenpuŝi kunlaborojn de komerco kaj teknologio
inter Ĉinio kaj aliaj landoj kaj akceli komercajn kunlaborojn en
nordorienta Azio.
Dum la foiro okazos komerca tago de Rusio, komerca semajno de la
Korea Respubliko, komerca tago de Usono kaj aliaj komercaj intertraktoj,
forumoj kaj agadoj.
De
1990 la foiro okazis sinsekve 18 fojojn kaj fariĝis unu el la grandaj
internaciaj komercaj kaj ekonomiaj foiroj en nordorienta Ĉinio.
|