La 1-an de aprilo Wu Hongbo, asistanto de la ĉina ministro
de eksteraj aferoj, diris en Pekino, ke Ĉinio volas kune kun Germanio
klopodi, laŭ la principo de reciproka respekto, egaleco, reciproka
utilo kaj neinterveno en internajn aferojn, por sufiĉe kompreni
kaj zorgi pri reciprokaj kernaj atentoj, racie trakti diverĝon kaj
akceli la duflankajn rilatojn.
Wu diris tion en sia intervidiĝo kun Jurgen Trittin,
vicprezidanto de la Parlamenta Grupo de Verda Partio de la Germana
Federacia Asembleo. Wu pozitive taksis la rilatojn inter Ĉinio kaj
Germanio kaj rimarkigis, ke la ĉina registaro ĉiam atentas la rilatojn
kun Germanio kaj opinias, ke disvolvo de bonaj rilatoj inter Ĉinio
kaj Germanio konformas al bazaj interesoj de la du landoj kaj la
du popoloj.
|