La 1-an de aprilo okazis en Pekino la deka kunveno
de la Kunaranĝa Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato (IOK)
pri la Pekinaj Olimpikoj. Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato
de la Pekinaj Olimpikoj, diris en la kunveno, ke en 2008 la ĉina
registaro fortigis la gvidadon al la preparado de la Pekinaj Olimpikoj
kaj la Handikapulaj Olimpikoj. La Organiza Komitato de la Pekinaj
Olimpikoj, IOK kaj ĝia kunaranĝa komisiono intensigos interŝanĝon
kaj kunlaboron por sukcesigi la du Olimpikojn.
 Hein
Verbruggen, prezidanto de la Kunaranĝa Komisiono de IOK pri la Pekinaj
Olimpikoj, prezidis la kunvenon kaj faris paroladon. Li diris, ke
IOK daŭre subtenos la preparadon de la Pekinaj Olimikoj kiel antaŭe
por sukcesigi la Olimpikojn.
La kunveno diskutis pri medio, servo por vehikloj,
spektantoj, landaj (regionaj) olimpikaj komitatoj, la Internacia
Sporta Federacio, sponsoroj, la Handikapulaj Olimpikoj kpt.
|