Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio plue ludos konstruivan rolon por antaŭenpuŝi taŭgan solvon de la darfura problemo

La 1-an de aprilo s-ino Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio plue ludos konstruivan rolon por antaŭenpuŝi taŭgan solvon de la darfura problemo de Sudano.

Jiang diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam atentas la situacion de Darfuro, subtenas la internacian socion por antaŭenpuŝi politikan procezon de la regiono kaj interpacigan laboron de specialaj senditoj de UN kaj Afrika Unio, kaj esperas, ke koncernaj flankoj kiel eble plej frue atingos ĉiuflankan pacan interkonsenton.