Lastatempe okazis en Pekino la 1-a ĉina-usona simpozio
pri medio kaj scienc-teknika kunlaboro. La simpozio estis kune okazigita
de la Ministerio de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio kaj la Medi-protektada
Agentejo de Usono. La ĉeestantaj sciencistoj diskutis ĉefe pri sekureco
de trinkakvo, taksado de novaj teknologioj kaj novaj mediaj teknologioj
kaj verda plansetlejo. Krome la dulandaj sciencistoj prezentis politikojn
pri media scienc-tekniko kaj nunan esploran situacion de sia lando.
Sekve de pliboniĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono
en la lastaj jaroj oftas kunlaboro kaj interŝanĝo de la du landoj,
kaj kunlaboro en medi-protektado ĉiam estas grava punkto de scienc-teknika
kunlaboro inter la du landoj. Tiu ĉi simpozio estas la unua grava
aktivado post kiam la du landoj subskribis en oktobro de 2006 la
"Memorandon pri kunlaboro de medi-protektado kaj scienc-tekniko",
kaj celas antaŭenpuŝi scienc-teknikan kunlaboron de la du landoj
en tiu kampo.
|