Dum la forumo "Manĝaĵa sekureco kaj fam-marka
strategio" sub la 12-a Konferenco pri Kunlaboro, Investo kaj
Komerco de Orienta kaj Okcidenta Ĉinio malfermita en la 5-a de aprilo,
pli ol 300 ĉinaj famaj manĝaĵo-produktaj entreprenoj publikigis
"Xi'an-an Deklaracion" pri manĝaĵa sekureco, kaj vokis
al ĉiuj manĝaĵo-produktaj entreprenoj protekti siajn renomon kaj
figuron per siaj propraj agoj.
"Xi'an-a Deklaracio" estas iniciata sin-rega
deklaracio unuafoje publikigita de la ĉinaj famaj entreprenoj al
la tuta lando. En la deklaracio ili faris promeson pri manĝaĵa sekureco
en diversaj flankoj.
|