Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Interkonsento pri libera komercado inter Ĉinio kaj Nov-Zelando

La 7-an de aprilo ĉina komerca ministro Chen Deming kaj nov-zelanda komerca ministro Phil Goff subskribis en la Popola Halo de Pekino Interkonsenton pri Libera Komercado inter Ĉinio kaj Nov-Zelando. La interkonsento ampleksas komercojn pri varoj kaj servoj, investadon ktp. Tio estas la unua ĉiuflanka interkonsento pri libera komercado de Ĉinio kun alia lando kaj ankaŭ tiu de Ĉinio kun evoluinta lando. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj nov-zelanda ĉefministro sinjorino Helen Clark ĉeestis la ceremonion de la subskribo.

La traktado pri liberkomercaj regionoj inter la du landoj komenciĝis en novembro de 2004. Laŭ tiu interkonsento Nov-Zelando promesis nuligi antaŭ la 1-a de januaro 2016 la imposton de ĉiuj komercaĵoj importitaj el Ĉinio, kaj 63.6% de ili estos senimpostaj post validiĝo de la interkonsento. Ĉinio promesis nuligi antaŭ la 1-a de januaro 2019 la imposton de 97.2 % de la komercaĵoj importitaj el Nov-Zelando, kaj 24.3% el ili estos senimpostaj post validiĝo de la interkonsento. Krome, la du flankoj ankaŭ faris promeson pri serva komercado kaj detalan regularon pri homa interfluado, inkluzive de teknikistoj.