La 7-an de aprilo startis en Pekino la programo pri
klimata ŝanĝiĝo kaj sano inter Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Sano.
Hans Troedsson, delegito de la Monda Organizo pri Sano
en Ĉinio, diris en la ceremonio por startigo de la programo, ke
varmiĝo de la tuta terglobo ja estas fakto, kaj rezulte de tio plioftas
inundo, varma ondo kaj aliaj ekstremaj veteroj, kiuj rekte influas
la homaran sanon.
La programo kun totala elspezo de 1.5 milionoj da usonaj
dolaroj daŭros 3 jarojn kaj celas esploradon pri la medio kaj sano
en Ĉinio por altigi la kapablon taksi kaj reagi riskojn el la klimata
ŝanĝiĝo.
|