Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio malpermesos senpage liveri plastan bazarsakon ekde la unua de junio, 2008

La okan de januaro la Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis "Anoncon pri Limigo de Produktado, Vendado kaj Uzado de Plasta Bazarsako".

La anonco montras, ke Ĉinio konsumas grandan nombron da plastaj bazarsakoj en la ĉiutaga vivo. Kvankam la sakoj estas oportunaj por aĉetantoj, tamen ili kaŭzas seriozan resursan malŝparon kaj median poluon, precipe bazarsakoj el supermaldika plasta membrano, kiuj estas facile difekteblaj kaj tuj forĵetitaj, kaŭzas "blankan poluon".

La anonco montras ankaŭ, ke estas necese malpermesi produktadon, vendadon kaj uzadon de bazarsako el supermaldika plasta membrano. Ekde la unua de junio 2008, Ĉinio malpermesos senpage liveri plastan bazarsakon en memservejoj, magazenoj kaj bazaroj.