La 8-an de aprilo Jiang Yu, proparolantino de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke Ĉinio forte kondamnas
secesiajn fortojn celantajn "sendependigon de Tibeto"
pro ilia malhelpo al la stafetado de la Olimpika torĉo.
Ŝi diris ankaŭ, ke la Pekinaj Olimpikoj estas komuna
sporta soleno de la tuta mondo kaj la Olimpika torĉo apartenas al
la popoloj de la tuta mondo. Dank' al varma aprobado de la publiko
de Britio kaj Francio, la stafetado de la torĉo de la Pekinaj Olimpikoj
estis plenumita en Londono kaj Parizo en la 6-a kaj la 7-a de aprilo.
 Ŝi
diris en la fino, ke Ĉinio forte kondamnas secesiajn fortojn celantajn
"sendependigon de Tibeto". Malobservante la Olimpikan
spiriton kaj leĝojn de Britio kaj Francio, ili intencis malhelpi
stafetadon de la Olimpika torĉo. La damninda agaĉo blasfemas kontraŭ
la nobla Olimpika spirito, kaj estas provoko kontraŭ la popolanoj
de la tuta mondo, kiuj amas la Olimpikajn ludojn. La ĉina flanko
kredas, ke la Olimpika spirito kaj la koncepto pri "paco, amikeco
kaj progresemo" portataj de la Olimpika torĉo estas nebareblaj
de ĉiu ajn.
|