|
La telegramo de la 14-a Dalai-lamao al
prezidanto Mao Zedong pri subteno al la interkonsento |
|
Prezidanto Mao Zedong (meze) intervidiĝis
kun la 14-a Dalai-lamao (dekstre) kaj la 10-a Banĉen Erdini
(maldekstre) septembre de 1954 en Pekino. |
La 7-an de aprilo la Ŝtata Arkiva Administracio de Ĉinio
publikigis la "Telegramon de la 14-a Dalai-lamao al prezidanto
Mao Zedong pri subteno al la interkonsento". En sia telegramo,
la 14-a Dalai-lamao klare esprimis subtenon al la "Interkonsento
pri Metodo de Paca Liberigo de Tibeto", kaj diris, ke "gvidate
de prezidanto Mao kaj la centra registaro", li "protektos
la teritorian kaj suverenecan unuecon de la patrolando".
En la telegramo sendita al prezidanto Mao Zedong en
oktobro de 1951, la 14-a Dalai-lamao diris ankaŭ, ke la subskribo
de la nomita interkonsento estas subtenata de la loka registaro
kaj ĉiuj popolanoj de Tibeto, kaj ili aktive helpos al la trupoj
de la Popola Liberiga Armeo firmigi en Tibeto la nacian defendon,
forpeli el Tibeto la imperiisman forton kaj protekti la teritorian
kaj suverenecan unuecon de la patrolando.
|