
La 9-an de aprilo okazis en Pekino la Ĉina-Kazaĥstana Altranga Komerca
Forumo. Ĉina vicĉefministro Wang Qishan kaj kazaĥstana ĉefministro
Karim Masimov faris paroladon en la forumo.
Wang diris, ke 16 jarojn post stariĝo de la diplomatiaj
rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥstano multe disvolviĝas la dulandaj
rilatoj kaj intensiĝas ekonomia kunlaboro de la du landoj. Dum tiuj
jaroj senĉese progresas kunlaboroj en la kampoj de resurso, fervojo,
telekomuniko kaj mineralaj riĉfontoj, grandiĝas reciproka investo
kaj ekonomia teknologia kunlaboro. La ĉina registaro subtenos kiel
antaŭe la reciprok-profitajn kunlaborojn inter la dulandaj entreprenoj.
Masimov diris, ke Kazaĥstano alte atentas la strategiajn
partnerajn rilatojn kun Ĉinio kaj esperas, ke la dulandaj entreprenoj
pliintensigos interŝanĝojn kaj kunlaborojn. La kazaĥstana registaro
kreos favoran kondiĉon al ĉinaj entreprenoj, por ke ili investu
al Kazaĥstano.
La forumo kun la temo "Paŝo al sukcesaj partneraj
rilatoj" altiris pli ol 400 komercistojn ĉinajn kaj kazaĥstanajn.
|