La 8-an de aprilo ĉinaj homrajtaj specialistoj okazigis
kunsidon en Pekino kaj refutis la raporton de Amnestio Internacia
pri homrajta problemo de Ĉinio.
S-ino Xiong Lei, konstanta membro de la konsilantaro
de la Ĉina Homrajta Esplorejo, diris, ke la raporto de Amnestio
Internacia senbaze diris, ke Ĉinio "premis" "protestantojn"
de Tibeto, sed fakte, tiuj "protestantoj" absolute ne
estas protektantoj de la homaj rajtoj, sed krimuloj de batado, rabado
kaj bruligado, kiuj damaĝas la homajn rajtojn.
Liu Hainian, konsilanto de la Ĉina Homrajta Esplorejo,
diris, ke Amnestio Internacia unuflanke levis flagon protekti la
homajn rajtojn kaj aliflanke ne menciis perfortan agadon de Dalai-kliko
kaj eksterlandaj secesiistoj de "sendependigo de Tibeto".
|