La 10-an de aprilo okazis la Urbestra Forumo de Mondaj
Turismaj Urboj de 2008 en Zhengzhou, ĉefurbo de Henan-provinco en
meza Ĉinio. La forumo kun la temo "Turismo -- bonŝanco kaj
defio de urba disvolviĝo" celas interŝanĝi progresintan disvolvan
ideon de urba turismo, reciproke tiri sukcesan sperton de turisma
disvolviĝo de urboj kaj akceli disvolvon de urba turismo en la mondo.
La
forumon ĉeestis urbestroj el 96 alilandaj urboj kaj 126 ĉinaj urboj.
La ĉeestantoj profunde diskutis pri la furoraj temoj pri turismo
de la mondo kaj subskribis "Zhengzhou-Deklaron" de mondaj
turismaj urboj.
|