La jarkunveno de Azia Forumo de Bo'ao de 2008 okazas
en Bo'ao, Hainan-provinco en suda Ĉinio, de la 11-a ĝis la 13-a
de aprilo. Ŝtatestroj de 11 landoj ĉeestas la kunvenon. Ĉina prezidanto
Hu Jintao partoprenas ĝin kaj faros prelegon pri la temo de tiu
ĉi jarkunveno.
Long Yongtu, ĝenerala sekretario de la Azia Forumo
de Bo'ao diris, ke la jarkunveno kun la temo "Verda Azio: realigi
komunan gajnon dum reformado" elstarigas "verdecon",
"reformadon" kaj "komunan gajnon". La ĉeestantoj
profunde diskutos kaj interŝanĝos opiniojn pri fuelo, financo, klimato
kaj tendenco de la monda ekonomio.
|