De la 11-a ĝis la 13-a de aprilo okazis en Bo'ao, Hainan-provinco
en suda Ĉinio, jarkunveno de Azia Forumo de Bo'ao de 2008 kun la
temo "Verda Azio: realigi komunan gajnon dum reformado".
Ĉina prezidanto Hu Jintao partoprenis en ĝi kaj faris
prelegon pri la temo de la kunveno. En la forumo partoprenis pli
ol 1700 personoj, inkluzive de tiuj de politika, industria kaj komerca
rondoj kaj specialistoj kaj erudiciuloj de diversaj landoj kaj regionoj.
Inter ili estas ankaŭ ŝtatestroj kaj ĉefoj de registaroj.
La ĉeestantoj laŭdis Ĉinion pro serioj da rimedoj alprenitaj
de la ĉina registaro en medio-protektado, fuelo-ŝparado kaj ellasaĵo-reduktado,
opiniante, ke kiel respondeca evoluanta lando, Ĉinio faris sian
kontribuon al superregado de varmiĝo de la tuta terglobo. En la
pasintaj jaroj Ĉinio publikigis la projekton por trakti klimatajn
ŝanĝiĝojn kaj partoprenis la programon "Trakti klimatajn ŝanĝiĝojn
kaj protekti homan sanon" lanĉita de la Fonduso por Tutgloba
Medio. En 2007 la fuelo-konsumado por unito en la totala enlanda
produkto-valoro reduktiĝis je 3.27%, kaj unuafoje malkreskis la
ellasa kvanto de la kemia oksigena postulo kaj tiu de sulfura dioksido.
La Azia Forumo de Bo'ao estas neoficiala, neprofita,
regula kaj malferma organizo de internacia renkontiĝo en difinita
loko. La ĉi-jara estas ĝia 7-a jarkunveno.
La komuna kono atingita dum la forumo refoje pruvas,
ke nur pere de kunlaboro de ĉiuj landoj oni povas konstrui belan
Azion kaj realigi komunan gajnon de la mondo en mediprotektado kaj
traktado de klimataj ŝanĝiĝoj.
|