Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Gvidantoj de iuj landoj atentas klimatajn ŝanĝiĝojn

Gvidantoj de iuj landoj donis parolon al la inaŭguro de la jarkunveno de Azia Forumo de Bo'ao de 2008 okazanta en Hainan-provinco en suda Ĉinio kaj esprimis atenton al klimataj ŝanĝiĝoj kaj daŭrigebla disvolviĝo.

Aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd diris, ke klimataj ŝanĝiĝoj estas la plej grava problemo por la tuta mondo. Aŭstralio sin dediĉas kune kun Ĉinio kaj aliaj partneroj al la defio kaj komuna gajno dank' al kunlaboro.

Sveda ĉefministro Fredrik Reinfeldt diris, ke necesas respondi al la defio de klimataj ŝanĝiĝoj per reala agado. Li diris, ke la ĉinaj ŝtataj gvidantoj alte atentas realigi longedaŭran sanan disvolvon de ekonomio, samtempe teni konkurencan povon.

Mongola prezidento Nambaryn Enkhbayar proponis okazigi nordorient-azian pintan konferencon pri klimata ŝanĝiĝo por fari kontribuon al solvo de klimata problemo en la regiono.

Pakistana prezidento Pervez Musharraf, kazaĥia ĉefministro Karim Masimov, srilankaa prezidento Mahinda Rajapakse esprimis en sia parolo, ke necesas fortigi internacian kaj regionan kunlaboron por kune alfronti defion kaj realigi daŭrigeblan disvolviĝon.