La 12-an de aprilo Hu Jintao, ĝenerala sekretario de
la Centra Komitato de KPĈ, interparolis en Bo'ao kun delegacio de
la Transmarkola Fonduso de la Komuna Merkato gvidata de Vincent
Siew, pri ekonomia kunlaboro inter la du bordoj de Taiwan-markolo.
Hu emfazis, ke la ekonomia kunlaboro de ambaŭ flankoj
vizaĝas al grava historia ŝanco, kaj postulas strebadon de la du
flankoj. En la nova situacio oni daŭre akcelos kunlaborojn ekonomian
kaj kulturan inter la du bordoj, plue interkonsiliĝos pri semajnfina
ĉartita aviadilo kaj pri turisma vojaĝo de ĉinoj de la ĉeftero de
Ĉinio al Taiwan, zorgos beaton de Taiwan-anoj, defendos interesojn
de la samlandanoj kaj urĝigos intertraktadon de la du bordoj.
|