La 14-an de aprilo s-ino Jiang Yu, proparolanto de
la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio esprimas
fortan malkontenton kaj firman oponon kontraŭ la senato de la usona
kongreso, kiu, spite al plurfoja serioza traktado de Ĉinio, obstine
aprobis anti-ĉinian rezolucio-projekton rilatan al Tibeto, partian
al Dalai-kliko kaj intervenantan en internajn aferojn de Ĉinio.
Jiang diris, ke Ĉinio postulas, ke la usonaj senatanoj
klare koni la veran vizaĝon de Dalai, kiu de longa tempo entreprenas
aktivadon por splitigi Ĉinion sin kaŝante per religio, klare koni
la esencon de Dalai-kliko, kiu estas falsa je dialogo kaj paco kaj
esenca je antagonismo kaj perforto, respekti la fakton, rezigni
antaŭjuĝon kaj tuj ĉesigi erarajn dirojn kaj agojn damaĝantajn la
senton de la ĉina popolo kaj la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.
|