Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Hejmen revenis ĉina esplora grupo de Antarkto

La 15-an de aprilo triumfe revenis al Ŝanhajo la 24-a Ĉina Ekspedicio al Antarkto post 156-taga scienca esplorado.

Kun la celoj de elekto de sidejo de scienco-esplora stacio sur la kontinento de Antarkto, ĉina plano de la Internacia Polusa Jaro kaj kvinjara konstruado de polusa esplorado (2006-2010), la ekspedicio plenumis 46 scienco-esplorajn taskojn kaj 11 loĝistikajn laborojn.

Dum esplorado la ĉina ekspedicio kune kun institucioj de Aŭstralio kaj Usono instalis ekipaĵojn por astronomio, geofiziko kaj meteologio.