La 14-an de aprilo monaĥoj de la templo Tsannyi en
la gubernio Aba de Sichuan-provinco okazigis aktivadon de hisado
de la nacia flago de Ĉinio kaj plantado de arboj, esprimante bondeziron
al la Pekinaj Olimpikoj.
De 1984 la monaĥoj de la templo okazigas ĉiu-jare similan
agadon por kontribui al ekologia protektado en la supra baseno de
Yangzi-rivero. Ĉi-jare ili plantis pli ol mil piceojn por esprimi
bondeziron al plena sukceso de la Pekinaj Olimpikoj.
Ili diris, ke la Olimpikoj estas soleno por la tuta
homaro kaj ankaŭ feliĉo por la ĉina nacio. Ĉiu pacama homo indignas
kontraŭ detruado fare de la secesia kliko de Dalai-lamao al stafetado
de la Olimpika torĉo.
Samtage preĝado por la Pekinaj Olimpikoj okazis ankaŭ
en aliaj temploj de la tibeta budaismo en la gubernio Aba.
|