Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio serioze traktas kun CNN pro ĝia malica parolo kontraŭ la ĉina popolo

La 16-an de aprilo Liu Jianchao, estro de la Novaĵa Departemento de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, aranĝis aŭdiencon por respondeculo de CNN en ĝia pekina filio kaj serioze traktis kun li pro malica parolo de ĝia gvidanto pri la ĉina popolo.

Liu Jianchao diris, ke la 9-an de aprilo, CNN-gvidanto Cafferty faris paroladon kun malica atako al la ĉina popolo, tio vekis fortegan indignon de la ĉina popolo. Proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio jam fortege kondamnis tiun parolon kaj serioze postulas CNN kaj Cafferty peti pardonon de la ĉina popolo.

Liu Jianchao montris, ke la deklaro de CNN en la 15-a de aprilo ne nur ne petis pardonon pro la parolo de Cafferty, kiu serioze malobeas la profesian moralon kaj malice atakis la ĉinan popolon, sed ankaŭ direktis sian lancon al la ĉina registaro kaj daŭre trompas la vehiklojn de la tuta mondo. Tiu malnobla artifiko ne povas trompi la ĉinan popolon, ne fruktodonos, kaj nur konigas al la tutmondaj popoloj senprestiĝon de CNN.

Liu emfazis, ke la laborantoj en la vehikla kampo devas obei la profesian moralon, kaj neniu havas apartan rajton por kalumnii kaj blasfemi aliajn homojn kaj registarojn. La konduto de CNN tute malobeis ĝian principon de "objektiveco kaj justeco", eĉ perdis bazan moralon. Ĉinio refoje postulas kun seriozeco, ke CNN kaj Cafferty reprenu la malbonajn vortojn kontraŭ Ĉinio kaj petu pardonon de la ĉina popolo.