La 16-an de aprilo Qi Ji, ĉina vicministro pri loĝdomo
kaj urba kaj vilaĝa konstruado, diris en Pekino, ke pli kaj pli
boniĝas la loĝmedio en ĉinaj urboj kaj urbetoj, multe altiĝas la
urba sinteza garantia kapablo.
Tion li diris en gazetara konferenco de la "Kvara
Monda Urba Forumo". Li diris, ke kun senprecedenca disvolviĝo
de ekonomio, la urbanizado de Ĉinio rapide progresas. Ĉe la fino
de la jaro 2007 en Ĉinio estis 655 urboj, 20 mil urbetoj, ambaŭ
kun proksimume 600 milionoj da loĝantoj.
La forumo organizata de la Ministerio de Loĝdomo kaj
Urba kaj Vilaĝa Konstruado de Ĉinio kaj la Programo pri Loĝado de
UN okazos novembre en la urbo Nankino de Ĉinio.
|