La 16-an de aprilo ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis
en Pekino kun Burmei Ibuki, ĝenerala sekretario de la Libera Demokratia
Partio de Japanio, kaj Kazuo Kitagawa, ĝenerala sekretario de Komei-partio
de Japanio, kiuj gvidas delegacion de la reganta koalicio de Japanio
vizitantan Ĉinion.
Hu Jintao pozitive taksis la nunajn ĉina-japanajn rilatojn
kaj reciprokadojn de partioj de la du landoj. Li diris, ke oftiĝas
intervizitoj de diversaj niveloj kaj larĝiĝas multkampaj kunlaboroj
de la du landoj. La du flankoj entreprenas intiman komunikadon kaj
interkonsiliĝon pri regionaj kaj internaciaj aferoj atentataj de
la du landoj.
Burmei Ibuki kaj Kazuo Kitagawa konsentis kun Hu Jintao
en la takso pri la duflankaj rilatoj kaj esprimis, ke la reganta
koalicio de Japanio kaj la japana popolo firmigos amikecon inter
Japanio kaj Ĉinio kaj antaŭenpuŝos la strategiajn interfavorajn
rilatojn de la du landoj por feliĉigi la du popolojn kaj konservi
stabilecon kaj disvolvadon de Azio, eĉ tiujn de la mondo.
Burmei Ibuki transdonis al Hu Jintao leteron de japana
ĉefministro Yasuo Fukuda.
|