La 17-an de aprilo Zheng Dui, direktoro de la Religia
Instituto de la Ĉina Tibetologia Esplor-Centro, publikigis artikolon,
kiu malkaŝas subfosadon kaj ĝenadon fare de Dalai-kliko al animmigrado
de viva budho.
Animmigrado estas kombinaĵo de religio kaj politiko,
aperinta en disvolviĝa periodo de la tibeta historio.
De la 1980-aj jaroj kiam restariĝis la sistemo de animmigrado
de viva budho de la tibeta budaismo, Dalai-kliko neniam ĉesas ĝenadon
kaj subfosadon al la animmigrado.
La artikolo diras, ke Dalai-kliko malobservas la bazan
tabuon de budaismo kaj estas subfosanto de la normala ordo de la
tibeta budaismo.
|