La 18-an de aprilo ĝenerala sekretario Ban Ki-Moon
de UN intervidiĝis en la ĉefsidejo de UN en Nov-Jorko kun Wang Yi,
vicministro de eksteraj aferoj kaj speciala reprezentanto de ĉina
prezidanto Hu Jintao, kiu ĉeestis la altnivelan publikan debaton
de la Konsilio de Sekureco de UN.
Ban Ki-Moon diris, ke UN kaj li mem subtenas la Pekinajn
Olimpikojn kaj oponas agadon ligi la Olimpikojn kun politiko. Li
kredas, ke la Pekinaj Olimpikoj sukcesos subtenate de la ĉina registaro
kaj la ĉina popolo, kaj fariĝos platformo por antaŭenpuŝi mondan
pacon, harmonion, kunlaboron kaj interkomprenon de ĉiuj popoloj.
Wang Yi diris, ke la Pekinaj Olimpikoj estas sopiro
ne nur de la ĉina popolo, sed ankaŭ de la tuta mondo. Ĉiuj intervenoj
al la internacia sporta soleno estas malplaĉaj al la popolo. La
Pekinaj Olimpikoj certe sukcesos.
|