Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Skizo de la Leĝo de Manĝaĵa Sekureco estas publikigita por peti opiniojn de la socio

La 20-an de aprilo Oficejo de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio publikigis al la socio kompletan skizon de la Leĝo de Manĝaĵa Sekureco por peti opiniojn kaj proponojn, celante plibone amendi kaj perfektigi la skizon.

Por tio koncernaj departementoj de la Tutlanda Popola Kongreso okazigos kunsidojn por peti opiniojn de diversaj institucioj kaj personoj.