Antaŭtagmeze de la 21-a de aprilo, okazis Pekina Forumo
pri Homrajto organizita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio. Ĝin ĉeestis kaj faris parolon Luo Haocai, estro de la
Ĉina Societo de Homrajta Studo, kaj Wang Chen, direktoro de la Informa
Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.
Tiun ĉi forumon partoprenis pli ol 110 altrangaj oficistoj
kaj specialistoj el 31 landoj. La forumo daŭranta 3 tagojn celas
konigi la atingojn de Ĉinio en progresado de homrajto kaj ĉinajn
opiniojn pri tiu problemo, refuti la malprundentajn akuzojn de la
internaciaj malamikaj fortoj kaj montri internacie figuron de Ĉinio
en respekto kaj garantio de homrajto.
|