La 19-an de aprilo Sun Bo, estro de la 24-a Ĉina Ekspedicio
al Antarkto, diris en la Scienca Forumo okazinta en Ŝanhajo, ke
la ĉina unua esplorejo sur la kontinento de Antarkto estos finkonstruita
en la regiono de glacikupolo A -- la plej alta loko de Antarkto,
en la jaro 2009. La 15-an de aprilo li revenis al Ŝanhajo de Antarkto
per la ĉina scienc-esplora ŝipo Neĝa Drako.
Li diris ankaŭ, ke en ĉi-foja esplorado pri kontinenta
glacikupolo de Antarkto, la ekspedicio finis la laboron por elekti
sidejon de la kontinenta scienc-esplora stacio en Antarkto, instalis
diversajn aparatojn en la regiono de glacikupolo A kaj faris diversajn
eksperimentojn.
|