La
8-an de januaro publikiĝis la emblemo de la 26-a Monda Universitata
Sportkunveno okazonta en 2011, en Shenzhen de Ĉinio. La emblemo
"Gaja U" signifanta toleremon kaj malfermecon estis elektita
el pli ol du mil projektoj.
La emblemo konsistas el koloraj rondoj grandaj kaj malgrandaj
kaj havas multajn signifojn, ekzemple: universitato (university),
vi (you), unuiĝo (union), universo (universe). Ĝi simbolas ankaŭ
golfon Shenzhen kaj universitatajn studentojn de malsamaj haŭtkoloroj
de kvin kontinentoj kolektiĝantajn ĉe la golfo Shenzhen.
|