La 21-an de aprilo en Ŝanhajo, prezidanto de franca
Senato Christian Poncelet vizitis Jin Jing, la ĉinan stafetistinon
atakitan en Parizo dum la stafetado de olimpia torĉo, kaj transdonis
al ŝi konsolan leteron de franca prezidento Nicolas Sarkozy.
Sarkozy
diris en sia letero: "Estimata fraŭlino Jin Jing, mi volus
diri al vi, ke mi estis ŝokita de la atako al vi dum la stafetado
de la olimpia torĉo en la 7-a de aprilo en Parizo. Mi estimas vin
kaj vian landon pro via kuraĝa agado. Kiel mi diris en la sekvanta
tago de torĉa stafetado en Francio, estas komprenebla ke la nacia
sento de ĉinoj estas atencata, precipe la malnobla atako al vi.
Mi firme kondamnas refoje tiun agadon."
Sarkozy diris: "La okazaĵo en Parizo vekis grandan
indignon de la ĉina popolo, kaj mi petus vin kredi, ke la bedaŭrinda
afero farita de malmultegaj personoj ne estas identa kun la amika
sento de la franca popolo al la ĉina popolo. Por rebonigi vian senton,
mi elkore invitas vin viziti Francion, kiel honora gasto por la
franca popolo kaj mi mem."
Responde al la letero, Jin Jing diris: "Defendi
torĉon estas devo de ĉiuj ĉinoj kaj ĉiuj sportistoj, mi partoprenis
en la stafetado de la torĉo de Pekinaj Olimpikoj en Parizo; kaj
mi transdonis ne nur la olimpian fajron, sed ankaŭ la amikecon de
la ĉina popolo al la franca popolo."
|