La 23-an de aprilo, fermiĝis en Pekino la pinta forumo
inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj pri radio kaj
televizio. La forumo publikigis "Pekinan Deklaron" montrante,
ke Ĉinio kaj la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj pluapaŝe
intensigos reciprokadon kaj kunlaboron en la kampo de radio kaj
televizio.
La
"Pekina Deklaro" diris, ke por profundigi la amikajn kunlaborajn
rilatojn, per propraj novaĵaj kanaloj kaj programoj, la du flankoj
faros kaj elsendos pli da novaĵoj kaj programoj pri ekonomia, politika
kaj socia statoj de la alia flanko, kaj serĉos novan kunlaboran
manieron en establo de reto de speciale invititaj raportistoj kaj
en fondo de komuna intervjua mekanismo.
|