La 24-an de aprilo inaŭguriĝis en Pekino la "Internacia
Forumo de Klimataj Ŝanĝiĝoj kaj Scienca-teknologia Kreado"
kun la temo "Per scienco kaj tekniko kontraŭ klimataj ŝanĝiĝoj".
La forumon, kiu daŭros 2 tagojn, ĉeestis pli ol 600 personoj, inkluzive
de reprezentantoj de la Disvolva Programo de UN, tiuj de la Media
Programo de UN, ŝtataj oficistoj, sciencistoj kaj reprezentantoj
de entreprenoj.
Wan Gang, ministro de la Ministerio de Scienco kaj Teknologio
de Ĉinio, diris, ke nun Ĉinio jam subskribis 103 interkonsentojn
pri scienca-teknologia kunlaboro kun 97 landoj, kaj duflanka kunlaboro
en la kampo de klimataj ŝanĝiĝoj jam fariĝis unua kaj grava. Li
diris ankaŭ, ke nun disvolvo de ŝlosila teknologio kontraŭ klimataj
ŝanĝiĝoj ankoraŭ havas malfortajn ĉenerojn, kaj popularigo kaj uzado
de teknologioj amikaj al klimato alfrontas obstaklojn. Pro tio,
nur fortigo de interlanda kunlaboro povas solvi la problemon de
klimataj ŝanĝiĝoj de la mondo.
Dum la forumo okazas 5 filiaj forumoj kun la temoj
"Gravaj sciencaj problemoj pri klimataj ŝanĝiĝoj", "Teknologioj
kaj politikoj por malrapidigi klimatajn ŝanĝiĝojn", "Influo
kaj adaptiĝo pro klimataj ŝanĝiĝoj", "Gravaj teknologioj
kaj internacia kunlaboro scienca-teknika" kaj "Kapitalo
kaj merkata mekaniko", kaj tema kunveno "Karbona ekvilibro
kaj verdaj olimpikoj".
|