De la 1-a de majo Pekino komencos efektivigi novan
difinon pri malpermeso de fumado kaj pluapaŝe vastigos en publikaj
lokoj terenon kun malpermeso de fumado, por realigi la celon de
"Sentabakaj Olimpikoj".
En la gazetara konferenco okazinta en la 24-a de aprilo,
higiena oficisto de Pekino konigis, ke la pliigita tereno inkluzivas
stadionojn, korpoekzercejojn kaj relikvo-protektejojn malfermitajn
al la publiko. Laŭ la nova difino, restoracioj, ret-vizitejoj kaj
parkoj devas instali en si fumejojn.
La oficisto diris ankaŭ, ke Pekino de longe klopodis
por malpermesi fumadon, kaj ĉi-foja nova difino akcelas pluapaŝan
progreson de tiu laboro, profitante de la ŝanco de la Olimpikoj.
|